Nia lando kaj regiono

Geografio

Demokratia Respubliko Kongo situas en Centra Afriko, iom sude de la ekvatoro, kun la ĉefurbo Kinŝaso. La lando estas laŭ la areo la dua plej granda lando de Afriko, laŭ enloĝantoj la kvara plej granda. Ĉi tie estas tropika klimato, grandaj partoj de D.R. Kongo estas kovritaj de tropika arbaro. La provinco Suda Kivuo situas en la oriento de la lando, apud la tiel nomata afrika foso, apud la lagoj Tanganjiko kaj Kivuo kaj apudaj mezaltaj montaroj. La ĉefurbo de la provinco estas Bukavu. Najbaras tie pluraj landoj: Ugando, Ruando, Burundo kaj Tanzanio.

Historio

D.R. Kongo antaŭ la belga kolonia tempo :

14a jarcento – fondo de la reĝlando Kongo.

Belga kolonio: ekde 1885 ĝis 1960.

Post la sendependiĝo – plurjaraj konfliktoj, regado de prezidanto Mobuto ĝis 1997.

Ekde 1997 regado de prezidanto Kabila.

De 1998 ĝis 2008 la lando suferis internacian militon en la provinco Kivuo kaj la najbaraj landoj Ruando kaj Burundio . En tiu milito  pli ol 3,5 milionoj da homoj mortis nialande, plej granda nombro post la dua mondmilito. Dum tiuj jaroj okazis enormaj translokigoj de loĝantaro (multaj centoj da miloj), ĉiam fuĝintaj el rabado kaj perforto.

Ekonomio

Post la sendependiĝo, D.R. Kongo estis ekonomie unu el la plej evoluataj landoj de Afriko. Pro korupcio kaj militoj okazis malboniĝo. Grandegaj naturaj riĉaĵoj estas en nia provinco, sed profitas tion nur la politikistoj. Eksporto: kupro, diamantoj, kobalto, nafto, kafo, oro, koltano, zinko, ktp.

Socio

DR Kongo havas 70 milionojn da enloĝantoj, pli ol 200 etnoj kaj same multaj lingvoj. Alfabetigocifero: 67 %. Naciaj lingvoj estas la franca, lingála, kikonga, chiluba - kaj konga variaĵo de la svahila, kion oni ofte parolas en Kivuo. Ĉirkaŭ 50% estas katolikoj, la aliaj estas protestantoj, kimbanguistoj, islamanoj kaj tradiciaj religioj. D.R. Kongo estas unu el la plej malriĉaj landoj de la mondo: 76 % ne povas sendi siajn infanojn al lernejoj, 79 % estas malbone nutrataj,  71 % estas absolute malriĉaj. Pli altaj ciferoj estas en la de la milito suferantaj Kivuaj-provincoj.

Socia sistemo fakte ne ekzistas. La medicina prizorgado estas ege malbona, publikaj sanecsistemoj preskaŭ ne ekzistas. Publika eduka sistemo fakte ne ekzistas, gepatroj devas private pagi.

Politiko

Pri Kongolando Demokratia ĝenerale, la situacio en DRK, mallonge  estas sendaĝero pri nova milito en Kongo, ekzemple eĉ se la prezidanto Kabila ne volas eksprezidentiĝi kaj lasi la popolon baloti. La situacio en Norda Kivuo estas plej dnaĝera! Tamen, en Suda Kivuo ĉio bonordas. Ni esperas, ke Kabila kopios la pli demokratiajn landojn por ke li ne perdu sian povon kaj siajn supozeble grandajn enspezojn, certe grandparte ŝtelitajn. La soifo je povo kaj mono estas terure sklaviga kaj detrua pasio, eĉ pli ol la sklavigo je drogoj.

Resume

La vivkondiĉoj  en D.R. Kongo estas por (okcidentanoj) ege malbonaj.  Sed en la malriĉeco kreskas espero, la regiono komencas paciĝi.

Ekde 2006  kreskas vigla  Esperanto-vivo en pluraj vilaĝoj kaj eĉ urboj de Suda Kivuo, en konekto kun grupoj en la najbaraj afrikaj ŝtatoj.