Klubo de la Amikoj de Esperanto

KAE estas esperantista asocio de Kiliba – vilaĝo, situanta en la provinco Suda Kivuo de Demokratia Respubliko Kongo. KAE ne simple estas esperantista asocio, sed ankaŭ komunumo de samideanoj, kiuj kredas, ke ni ĉiuj, agante kune laŭ la principoj de homaranismo kaj esperantismo, povas plibonigi la mondon.

Gvidanto de KAE estas la sinjoro Mana Namutema Brinson, kiu lernis Esperanton de la Nederlandano Hans Bakker.

Hans Bakker, filantropo elkore kaj mense, bedaŭrinde forpasis la pasintan jaron en januaro. En la Esperanto-mondo li estas konata kiel la viro, kiu malfermis Esperanton al la mondoparto Afriko. Ne nur per siaj skribaj lecionoj, kaj poste retaj kursoj, sed ankaŭ per sia persona financa subvencio. Li estis honora membro de UEA.

La komunumo en Kiliba fondiĝis antaŭ kelkaj jaroj, kiam sekve da la multaj militoj venis ĉi tien pli kaj pli da milit-orfoj. Ĉi tiuj infanoj estis (kaj estas) prizorgataj de Mana Brinson, lia edzino Paskalino kaj granda teamo de plenkreskaj milit-orfoj. Laŭ niaj povoj ni  prizorgas nian subtenon. Ni kulturas nian  propran manĝaĵon. Mallonge, tio estas forte laboranta komunumo.

KAE-anoj, Mana dekstre

KAE-anoj, Mana dekstre.

En Afriko Esperanto estas konsiderata antaŭ ĉio kiel la rimedo evolui kune. Nur en granda nacio kiel DRK oni uzas multajn lingvojn. La Franca estas la oficiala lingvo. Ankaŭ oni parolas multe la Svahilon, la anglan, sed tute ne ĉiu. Se oni volas kontakti kun najbara lando, tie estas ofte tute alia lingvo. Tio dependas i.a. de tio, kiu eŭropa lando koloniis ĝin en la pasinto. Per tio mi nur volas diri, ke en Afriko la lingvoproblemo estas vere aktualega, kiel en multaj lokoj en la mondo. Pli kaj pli da homoj en Afriko sin turnas al Esperanto. Tio okazas ankaŭ en Kiliba.

 Nia komunumo prizorgas orfejon kaj lernejon por georfoj, en kiu ni instruas interalie ankaŭ  Esperanton. Ni esperas ke la instuado de korekta Esperanto plu daŭros kaj progresos, ĉar tio ebligas perkorespondajn kontaktojn tra la tuta mondo. Sole tio povas riĉigi la vivon de homoj en Afriko ĝenerale kaj en nia vilaĝo Kiliba aparte, kaj ankaŭ la vivon de la homoj, kun kiuj ni kunpreĝadas. Ĉar en mondo, kie oni mortigas pro religiaj malsamopinioj, pro oro, pro armiloj, indas semi la homaranismon, kiun prezentis al ni Zamenhof per siaj ideoj kaj per sia lingvo.

Jam ekde la 20a de julio 2016 komenciĝis ĉe KAE komenciĝis kromaj metiaj kursoj, subtenataj de nia Eklezio 8e CEPAC SMIRNA MUHUNGU DE KILIBA. Ili koncernos kroman instruadon al gelernantoj  de  KAE  kaj  ankaŭ al aliaj interesatoj. En tiuj kursoj lernos ankaŭ la geinstruistoj de KAE. La lernotaj metioj estas: fari sapon, kuiri, kudri, fari panojn. Krome, ni praktikos Esperanton, vizitos aliajn malsanajn infanojn en la Kliniko de KAE, ĉiusabate ni vizitos nian preĝaran teamon, ni senpage helpos la vidvinojn, maljunulojn ktp. Ĝis la fino de aŭgusto 2016 okazos specialaj laboroj en KAE por helpi kaj al la gelernantoj kaj al la plenkreskuloj.

Nun KAE posedas du proprajn ejojn. Unu el ili estas konstruita antaŭ nelonge. La nova ĵus konstruita lernejo servas por la pruntetoj al virinoj, por la biblioteko (kiu nun havas ĉ. 500 Esperantajn libr(et)ojn), ni ludonas ĝin dum la periodoj, kiam ne okazas lernado, tie funkcias kudrejo, sapfabriko, ktp. La malnova ejo servas por kursoj.            

Niaj eksterlandaj helpantoj:

  • Ronald Glossop el Usono
  • Unuopuloj el Finnlando (klubo "Amikaro").

Eksterlanda monhelpo:

  • 100 eŭroj, estis senditaj por la enregistrigoj de ĉiuj lernantoj kiuj centprocente sukcesis.
  • Aliaj 50 eŭroj el Svedio por aĉeti bateriojn kiuj funkciigos nianjn sunpanelojn por la eklezio.
  • 900 eŭroj estis senditaj junie por apogi nian Klinikon kaj movadon.

Sume: €1050.

Kiamaniere ni elspezis parton de ĝi?

  • Riparigo de komputilo: €20;
  • Nutraĵo por la orfoj kaj matracoj: €500.
  • Monata salajro por la flegisto: €200.
  • Interreta kafejo por alŝuti fotaron kaj zorgi pri la retejo estonta: €30.

Saldo: €300.

La lasta, kio estis aĉetita per la subvencio de “La Stelo” estas: kvanto da ĉarumoj por transporti la produktojn de la kampoj hejmen, aŭ al la foiro, kie ni vendas multe, por la aĉeto de aliaj bezonaĵoj.